Iri al enhavo

Pri ni

Reta ĉikano - rimarku ĝin!
- projekto pri plua klerigado de pedagogoj

Pri la projekto

Ciferecaj aparatoj kaj interreto ludas gravan rolon en la vivo de hodiaŭaj infanoj. Tiuj kreskas en medio kiu multe diferencas de medio de iliaj gepatroj. Virtuala mondo pli kaj pli eniras niajn hejmojn ankaŭ klerigajn instituciojn kaj preskaŭ ĉiuj infanoj renkontiĝas ĉiutage kun novaj teknologioj. Kvankam uzado de la teknologioj estas plejofte tute sekura, ekzistas ĉi tie riskoj. Kaj ĝuste pro tio necesas klerigado kune kun gepatroj kaj instruistoj. Tiuj tamen ofte ne disponas per tiom da lerteco pri novaj teknologioj kiel iliaj infanoj kaj lernantoj. Plej diversaj analizoj kaj raportoj pri interreta sekureco venas al la sama konkludo: gepatroj kaj pedagogoj devas disvolvi siajn teknikajn konojn, por malgrandigi la kon-diferencojn inter si kaj junuloj. Precipe la reta ĉikanado trafas ankaŭ lernejojn. Pedagogoj devas esti adekvate klerigataj, por ke ili iĝu kapablaj agi en lernejoj kontraŭ la reta ĉikanado.

La plurlingva retpaĝo cyberhelp.eu ebligas al pedagogoj plu kleriĝi ĝuste en ĉi tiu kampo: pere de informoj kaj instrumaterialoj pri la temo de reta ĉikanado, kiujn eblas elŝuti en la komputilon. Jenaj materialoj helpas krei instruplanojn por prevento de la reta ĉikanado kaj informas instruistojn, kiel ĝuste reagi en konkreta kazo inter lernejanoj. La retpaĝo aldone enhavas modernan ilon por krei komunumon, kiu estas uzantamika, facile alirebla kaj taŭga por larĝa publiko. Tiel ekestas spaco por diskutado kaj instruistoj povas interŝanĝi materialojn kaj siajn spertojn. La retpaĝo estas disponebla en la bulgara, ĉeĥa, germana, Esperanta, angla, greka, litova, rumana, slovena, slovaka kaj hispana lingvoj.

Partneroj

Reen al komenco