Iri al enhavo

Pri ni

Rimarku ĝin - Reta ĉikano, sekstekstado, pozado kaj "grooming" en ĉiutaga vivo de junularaj sociallaboristoj estas plurlingva retejo kun jena enhavo:

Pri la projektideo

Ĉiujare naskiĝas en Eŭropo pli ol 3,7 milionoj da infanoj. Tiuj elkreskas en la mondo de ĉiuspecaj amaskomunikiloj kies evoluo alportas tamen certajn riskojn. Unu el la danĝeroj, kiu dum la lastaj jaroj kaptas pli kaj pli da atento de publiko, estas reta ĉikanado, kunigita kun sekstekstado, pozado kaj tn. "grooming" - reta logado de infanoj kun celo misuzi ilin. Temas pri nova formo de ĉikano, okazanta per la novaj amaskomunikiloj kiel retpoŝto, tujmesaĝiloj, retaj babilejoj kaj poŝtelefonoj. Pro tio ĝi venas eĉ en infanĉambron. La aparte perfida trajto estas tio ke la viktimo havas neniun ŝancon kaŝiĝi, ĉar per interreto venas la atakanto ĝis la infanĉambro. La sekvo estas: la viktimo ne povas forkuri ankaŭ la ĉikano kaj nenie trovas sekuran spacon. Pri tio konscias ankaŭ la Eŭropa Parlamento kiu en novembro 2012 petis la Eŭropan Komisionon kaj membroŝtatojn "elĉerpi ĉiujn eblecojn por protekti infanojn en la cifereca mondo kaj komune agi per sistema klerigado de ĉiuj laboristoj aktivaj en la junulara medio".

La projekto "Rimarku ĝin - reta ĉikano, sekstekstado, pozado kaj "grooming" en ĉiutaga vivo de junularaj sociallaboristoj" okupiĝas ĝuste pri jena fenomeno, kiu iĝas problemo ĉefe pri socie handikapita junularo. Tiaj junuloj ofte pasigas liberan tempon en komunumaj centroj, junularaj kluboj kaj kafejoj, sed ankaŭ en publikaj bibliotekoj, sportaj kluboj kaj aliaj ejoj kie ili serĉas subtenon ka konsilon kaj dume ofte kun samaĝuloj uzas interreton. Iliaj kontaktpersonoj estas sociallaboristoj bone konantaj realan ĉiutagan vivon. Tamen la virtuala vivo de junuloj, kun ĉiuj siaj postuloj, danĝeroj kaj fascinoj restas por la sociallaboraj fakuloj fermita. Kial?

Mankas al ili kompetencoj bezonataj por povi adekvate reagi al danĝeroj de la virtuala mondo. Ili kreskis en la mondo sen hodiaŭaj modernaj amaskomunikiloj kaj en studmaterialoj de sociala pedagogio tiam ankoraŭ ne troveblis ĉikanado per interreto. Jenan mankon en scioj ni volas forigi per la projekto ‚Rimarku ĝin‘. Taŭga materialo por sociala laboro estos kreita per jena strategio:

  1. Prevento/scioperado en medio kun ciferecaj amaskomunikiloj per interretaj lernunuoj
  2. Interveno kaj frua rekono per demonstraj ekzemploj kaj gvidlibro pri tio, kiel paroli kun infanoj pri la temo
  3. Aktiva aligo de politikistoj kiuj kreu longdaŭrajn kadrajn kondiĉojn por protekto de infanoj en la cifereca mondo

Partneroj

Reen al komenco