Iri al enhavo

Pri la retpaĝo

La plurlingva retejo cyberhelp.eu estas produkto de du Eŭropaj projektoj, ĉiu kun specifa celgrupo.

Por pedagogoj en ĉiutaga lerneja vivo

Kadre de la projekto "Reta ĉikano - rimarku ĝin" (2012 - 2015) ekestis retpaĝo orientiĝanta pri plua klerigado de pedagogoj en la kampo de interreta ĉikanado. Al tiu celgrupo la retejo ofertas jenajn materialojn:

  • Enkonduko
    Bazaj informoj pri la reta ĉikanado: pri kio precize temas, kiel ekkoni ĝin kaj kion konkretan fari por haltigi ĝin?
  • Instrumaterialoj
    Instrumaterialoj ellaboritaj speciale por instruistoj kaj pedagogoj kaj adaptitaj al diversaj instrugradoj
  • Lernigaj videaĵoj
    Videoj en kiuj pedagogoj kaj juristoj el diversaj Eŭropaj landoj rakontas siajn opiniojn kaj spertojn pri la reta ĉikano

Pli pri la projekto

En ĉiutaga vivo de sociala laboristo

La projekto “Rimarku ĝin - reta ĉikanado, sekstekstado, pozado kaj "grooming" en ĉiutaga vivo de sociala laboristo” (2015-2017) celas ne nur enkondukon en la temon reta ĉikano kaj precize sekstekstado, pozado kaj "grooming", sed ankaŭ krei materialojn aplikeblajn en sociala laboro. Tiuj estas ellaborataj speciale por uzo ekster lernejoj.

Dieser Zielgruppe bietet die Seite folgende Materialien und Ressourcen:

Pli pri la projekto

Reen al komenco