Iri al enhavo

Kondutoreguloj por reta ĉikano

  • Restu trankvila: ne lasu vin malcertigi per duboj! Vi estas bonega homo tia, kia vi estas.
  • Bloku ĉiujn kiuj ĝenas vin: retpaĝaroj kutime ofertas eblon bloki en la agordoj uzantojn kiuj ĝenas vin. Tiuj poste ne plu povas kontakti vin.
  • Ne respondu: ne respondu ĝenajn mesaĝojn. Ĉar via respondo subtenas la atakanton en lia konduto kaj ĉio plej verŝajne eĉ pli malboniĝos.
  • Konservu pruvojn: konservadu ĉiun enhavon per kiu la atakanto ofendas vin. Povas temi ekz. pri fotoj, bildoj, videaĵoj aŭ mesaĝoj. Poste vi povos per ĝi pruvi kio okazis. La konservitaĵoj estas pruvobjektoj.
  • Parolu pri tio: kiam vi suferas pro io, turniĝu al iu kiu povas helpi vin, ekz. al viaj gepatroj, instruistoj aŭ fidindaj amikoj.
  • Anoncu problemojn: ne silentu. Anoncu la problemon al administrantoj de la retpaĝo, aŭ al polico, se povus temi pri io kontraŭleĝa.
  • Helpu al viktimo: kiam vi vidas iun ĉikanatan, helpu! Anoncu la atakanton, ĉar kiam atakanto vidas, ke la viktimo ne estas sola, kutime tre rapide rezignas pri plua ĉikanado.
  • Protektu vian privatecon: atentu pri tio, kion vi publikigas en interreto. Privataj datumoj kiel adreso, retpoŝt-adreso kaj telefonnumero povas esti enrete rapide misuzitaj kontraŭ vi mem.
  • Konu viajn rajtojn: neniu rajtas publikigi viajn fotojn aŭ videaĵojn en interreto, kaj tute ne rajtas primoki aŭ ofendi vin per ili. Serioza kazo de reta ĉikano povas havi por atakanto eĉ jurajn sekvojn.
  • Fidu al vi mem: estas grave ke vi kredu je viaj propraj fortoj. Ne lasu vin ĉikanadi, nek vi ĉikanu aliajn.
Reen al komenco