Iri al enhavo

Sekvoj

Reta atakado povas kaŭzi diversspecajn sekvojn al la viktimoj. La reta ĉikanado estigas similajn simptomojn kiel ĉiu alia psika ŝarĝo. Homoj, kiuj iĝis viktimo de la reta ĉikanado, ŝajnas ofte troviĝi sub premo, streĉo, ili estas vortavaraj. Bedaŭrinde, per jenaj simptomoj la malbona stato ne finiĝas. La sekvoj gradiĝas kaj kondukas al seriozaj psikaj, korpaj kaj sociaj difektoj.

Multaj viktimoj de interreta ĉikanado suferas je dormo- kaj koncentriĝdifektoj, je depresio aŭ somataj malsanoj, kiel ekz. ventrodoloro. Inter eblaj sekvoj troviĝas tamen ankaŭ perdo de apetito kaj iom-post-ioma, daŭra malaltiĝo de produktiveco. Lernejanoj ĉikanataj per interreto timas vizitadi lernejon, tial matene antaŭ foriro prefere ŝajnigas havi sanproblemojn. En ekstremaj kazoj povas eĉ okazi tio, ke la viktimo ne plu eltenas tioman premon kaj vundas sin mem. La alta psika premo, kiun devas elteni viktimo de reta ĉikanado, povas konduki eĉ al sinmortigo.

Reen al komenco