Iri al enhavo

Kiel mi rekonu retan ĉikanadon?

Por plenkreskuloj (instruistoj kaj gepatroj) ne estas facile rekoni ke ilia infano iĝis viktimo de reta ĉikano. Rekomendinde estas ke ili estu atentemaj, kaj kiam ili ekhavas suspekton, ili interparolu malfermite kun la infano.

Instruisto povas trovi averto tion, ke la medio en klasĉambro subite malboniĝas, aŭ disfalis amikecoj. Ofte okazas, ke oni interkverelas kun la plej bona amiko kaj sekve la amiko iĝas agresulo (atakanto). Ĝuste tiu konas multe da privataj aferoj el la vivo de la viktimo kaj posedas fotojn aŭ videaĵojn, kiuj povas esti anonime disvastigataj. Ankaŭ ekskludado de unuopaj lernejanoj povas esti signo de ĉikanado. Tial necesas aparte atenti ne nur pri la sekvoj nomitaj en la punkto 3, sed ankaŭ pri jenaj okulfrapaj signoj:

  • retiriĝo (ena ankaŭ ekstera)
  • malaltiĝo de produktiveco
  • problemo pri koncentriĝo
  • dormodifektoj
  • evitema konduto
  • izoleco - ekskludiĝo de aliaj lernantoj dum paŭzoj, gruplaboro aŭ sportumado
  • evitparolado, kiam oni traktas problemojn en klasĉambro
  • ofta foresto
Reen al komenco