Iri al enhavo

Kio estas reta ĉikanado?

Kion oni komprenu sub reta ĉikano?

Sub reta ĉikano oni komprenas intencan ofendadon, minacadon, publikigon de alies privataj datumoj aŭ ĝenadon de aliaj personoj pere de modernaj komunikiloj – kutime dum longa tempo.

La reta ĉikanado okazas aŭ en interreto (ekz. per retpoŝto, tujmesaĝilo, videoj ĉe paĝaroj kiel Youtube, en sociaj retoj, retbabilejo) aŭ per poŝtelefonoj (ekz. per WhatsApp aŭ ĝenaj telefonvokoj). La atakanto ofte agas anonime, la viktimo do ne scias, de kiu venas la atakoj.

Ĉe reta ĉikanado inter infanoj kaj junuloj kutime atakantoj kaj viktimoj konas unu la alian ankaŭ en la reala mondo. Preskaŭ ĉiam viktimoj havas suspekton kiu povus kaŝiĝi malantaŭ la atakoj. Ĉikananto kutime devenas de propra ĉirkaŭaĵo – lernejo, urbopart, vilaĝo aŭ etna komunumo. Nur malofte okazas ke temas pri nekonata fremdulo.

Ĉefaj diferencoj de la "simpla", vid-al-vida ĉikanado

  • Reta ĉikano atakas privatan vivon kaj okazas 24 horojn tage. Ĝi ne haltas antaŭ la dompordo (se oni ne rezignas uzadon de ajnaj tn. novaj amaskomunikiloj).
  • Pro la diversaj ebloj kaj rapideco de la novaj amaskomunikiloj iĝas la atingopovo de informdisvastigo ne plu trarigardebla.
  • Atakantoj povas agi anonime kio ofte donas al ili senton de sekureco. Identeco prezentata en la reto kutime multe diferencas de realeco.
  • Aĝo kaj aspekto ne ludas ĉe reta ĉikano gravan rolon. Reta ĉikanado povas okazi kaj inter samaĝuloj (ekz. samklasanoj), kaj inter diversaj aĝgrupoj (lernanto – instruisto).
  • Ekzistas risko de neintenca ĉikanado per interreto. Nepripensita agado sen atenti pri postsekvoj povas damaĝi viktimon. Atakanto kutime ne vidas la sekvojn, nek konscias pri amplekso de kaŭzitaj damaĝoj.
Reen al komenco