Iri al enhavo

11-12-jaraĝaj lernejanoj

Kialo por okupiĝi pri la temo

Junuloj ofte nekonscias pri domaĝoj kiujn ili povas kaŭzi per publikigo de prilaborilaj fotoj aŭ videaĵoj en interreto. Ili konscias nek pri tio kion sentas viktimo ricevanta ofendajn aŭ minacajn mesaĝojn. Ili trovas tion ofte nur amuziĝo, ŝanco por venĝi al instruisto pro malbona noto aŭ por kolerigi samklasanon.

Infanoj kaj junuloj pli kaj pli entuziasme malkovras novajn ciferecajn aparatojn. Ili eĉ ne plu povas imagi ke ili vivus sen la aparatoj. Kaj kvankam la novaj amaskomunikiloj ofertas amason da progresigaj kaj pozitivaj aspektoj, en ili kaŝiĝas ankaŭ danĝero. Unuaflanke junuloj ĝojas pro facila kaj rapida interŝanĝo de informoj, el disvastigado de informoj kaj daŭra atingebleco, duaflanke ĝuste tiuj ĉi pozitivaj aspektoj ebligis ke ekestu serioza problemo, reta ĉikano.

Por preventi jenan fenomenon oni ellaboris tiun ĉi lecionon.

Helpe de ekzemploj rilataj al ĉiutaga vivo de infanoj/junuloj povas lernantoj konatiĝi kun la temo de la reta ĉikano. En bildigaj gruptaskoj ili ekkonos diversajn trajtojn kaj vidpunktojn pri la temo kaj ili lernos kondutmanieron kaj regulojn kiujn ili utiligu en la reala vivo.

Reen al komenco