Iri al enhavo

Kiel ĝuste dialogi

Kiel aspektas la praktiko?

Ne ĉiu viktimo serĉas konsiladon, tamen vizitas almenaŭ iun junularan institucion kun la celo kontaktiĝi.

Por rekoni tiajn infanojn kaj junulojn oni bezonas sentiviĝon rilate al kondutmanieroj.

Konkrete:

  • post uzado de interreto: malĝoja, agresiva, pense forestanta
  • timega formeto de poŝtelefono kiam alproksimiĝas plenkreskulo
  • retiriĝinta, neniuj renkontiĝoj ekz. en junulara klubo
  • silenta kaj iom retiriĝinta
  • veaspekta
  • malemo iradi en lernejon
  • malfacilaĵoj ĉe lernado
  • evidenta malboniĝo de notoj en lernejo
  • somataj symptomoj (kap- kaj ventrodoloroj)
  • neniu emo okupiĝi pri ĝis nun ŝatataj hobioj

Kiam oni ekvidas tiujn ĉi evidentajn aberaciojn, oni provu konfide interparoli kun la junulo. Eblaj enkondukaj frazoj:

  • "Mi faras al mi zorgojn pri vi, vi aspektas tiom malĝoje, ĉu io okazas?"
  • "Vi estas tiom retiriĝinta, ĉu io okazas?"

Se viktimoj serĉas okazon interparoli, ili troviĝas en kriza situacio. Ili sentas sin forlasitaj, humiligitaj, ili timas kaj bezonas protekton. La persono atendas proceson de aŭskultado, klarigado, kuraĝigo kaj gvido al propraj decidoj. Antaŭ komenco de la interparolo oni klare starigu tempan limigon. La tempa limigo devigas la helposerĉanton sekvi la strukturadon de la interparolo. Tiu ĉi proceso okazas en 4 paŝoj:

  1. Kontaktigo
  2. Kleriga etapo
  3. Fokuso
  4. Adiaŭo

1. Kontaktigo (prezentado, kontaktigo kaj ekhavo de fido = kreado de sekura kadro)

Kiam oni ankoraŭ ne konas vin kiel socialan pedagogon, ni faras la unuan kontakton per saluto kaj prezentiĝo: "Saluton, mi nomiĝas...". Infanoj ofte komencas per demando: "Ĉu mi povas paroli kun vi?"

Ebla respondo povas esti: „Volonte, mi havas 20 minutojn por vi. Ni povas paroli malferme, mi devas obei la silentodevon.“

En tiu ĉi kontakta etapo estas grave ke oni zorgeme ekkreu konfidan rilaton kaj ke ĉiu sentu sin akceptata. Ĉi tie komenciĝas konstruado de pozitiva interrilato. Tio estas bona bazo por lanĉi komunikan proceson.

2. Klariga etapo (Kiel mi povas helpi?)

Klarigo de la aktuala situacio:

Por povi ŝanĝi la ekzistantan staton oni devas tiun unue nomi, vortigi. En tiu ĉi etapo estas la celo de la unua paŝo ke la sociala pedagogo aŭskultu la problemon, por ke li povu klarigi en la dua paŝo, kial la infano serĉis interparolon: „Vi estas ĉikanata, ĉar…“

Ĉu io okazas?

La celo de tiu ĉi klariga etapo estas ke la infanoj kaj junuloj ekkonsciu pri sia respondeco partopreni je la nuntempa situacio, ekaktivi kaj voli ŝanĝi ĝin. Ne estas la celo proponi pretajn solvojn. Evoluigi la solvojn estas la tasko de infanoj kaj junuloj.

En tiu ĉi etapo temas pri instigo de la infano rakonti la travivitan situacion. Estas grave ke oni zorgeme ekkreu interrilaton baziĝantan sur konfido kaj ke ĉiu sentu sin esti akceptata. Kutime ankoraŭ ne klaras precize, kio povas esti per tio atingita por la estonteco. Kiujn imagojn aŭ atendojn havas la viktimo? Kian aliron al la koncerna temo havas mi kiel konsilisto? Ĉu mi povas doni pozitivan subtenon? Ĉu mi rekomendu al la infano aliajn kolegojn? La klarigado povas daŭri pli longe. Mi bezonas aldonajn informojn, ekzemple:

  • Sociala ĉirkaŭaĵo
  • Kiel vi vivas?
  • Problemoj en la sociala ĉirkaŭaĵo
  • Kiel tio okazis?
  • Kiel priskribus vin aliaj?

3. Fokuso (la problemo estas analizata)

La viktimoj estas ankoraŭ unufoje konfrontataj kun la problema stato. Tiu ĉi procesa laboro helpas ĉe kolektado de informoj.

  • "Kiam nun en la nokto venas feino kiu solvas vian problemon, kio estas poste alia?"
  • "Kio okazus kiam vi alparolus viajn amikojn pri ilia konduto?"
  • "Kio estus, se vi havus tri liberajn dezirojn, kion vi dezirus?"
  • "Kiu povus subteni vin?"
  • "Kiel vi sentus vin kiam la problemo malaperus?"
  • "Kio poste ŝanĝiĝus?"

Ekestas eblecoj de solvado. Nun komenciĝas la laboro orientita al celoj kaj fontoj.

En la fina etapo estas komune evoluataj agadeblecoj. La ĉefpunktoj estas diversaj.

4. Adiaŭo (rezulto, plua evoluo, adiaŭo)

Mi sumigas la rezultojn kaj adiaŭas ĉiam kun propono de ebla ago kiujn ni komune ellaboris dum la interparolo.

Reen al komenco