Iri al enhavo

Kiel ĝuste dialogi

Dialogoj por bildigi la teorion el praktika vidpunkto

Kontrollisto:

Grava trajto de la reta ĉikano estas pli alta nombro da partoprenantoj. La radio de spektantoj ne estas space limigita.

Pro tio endas konsideri jenon:

  • Signali ke la helposerĉanto ne estas sola. Komune esplori kiu el la sociala ĉirkaŭaĵo povas doni subtenon.
  • Klarigi dum la unua interparolo ke oni neniam reagu je la ofendoj ktp.
  • Akiri pruvobjektojn, ekz. per ekrankopioj
  • Informi lernejon (kiel eblan krimlokon)
  • Esplori jurajn rimedojn
  • Event. sciigi policon
  • Anonci la okazaĵon ĉe speciala reta formularo (laŭ via lando) por peti forviŝon de la enhavo el interreto

Ekzempla kazo de sekstekstado

Ĝis kioma grado estas sociaj retoj privataj?

Andreo (16) kaj Jana (15) estas koramikoj. Ambaŭ vizitas malsaman lernejon, ili vidas unu la alian ne ĉiutage kaj des pli multe ili amindumas per sociaj retoj. Ili interŝanĝas inter si siajn fotojn akompanatajn de erotikaj tekstoj. Ili estas ege enamiĝintaj unu en la alian kaj la ricevitajn fotojn ili kunhavigas nur al siaj "plej bonaj amikoj". Tamen inter tiuj nun troviĝas unu knabo, kiu ŝatus ke Jana estu lia koramikino. Li volas koleri Andreon kaj la amindumajn scenojn – kaj ne nur tiujn – li plusendas al pliaj amikoj.

Sekstekstado (angl. sexting) = el la angla kunigo de „sex” kaj „texting” – interŝanĝado de intimaj fotoj akompanataj de tekstoj

Antaŭhistorio

Andreo, 16-jara, ankoraŭ antaŭ unu jaro aspektanta malloge, fine sukcesis iĝi populara en la lernejo. Subite ĉiuj interesiĝas pri li, ankaŭ 15-jara Jana.

Ambaŭ estas ĝis la oreloj enamiĝintaj unu en la alian kaj ankaŭ post instruado ili pasigas kune multe da tempo en interreto. Ili amindumas kaj sendas siajn fotojn kun erotikaj tekstoj. Ili ambaŭ estas enamiĝintaj kaj ili montras la ricevitajn fotojn al la "plej bonaj amikoj". Inter la amikoj troviĝas ankaŭ unu knabo, kiu ŝatus ke Jana estu lia koramikino. Li volas koleri Andreon kaj tiujn ĉi amindumajn scenojn – kaj ne nur tiujn – li plusendas al pliaj amikoj.

Andreo ŝokiĝas kiam li ekscias pri la malbona agado de sia amiko. Li trovas la erotikajn fotojn de si kaj Jana en interreto, akompanitajn de amuzaj komentoj. Tamen tio ne estas ĉio. Apud la fotoj troviĝas ankaŭ malpli novaj fotoj de Andreo, kiuj montras kiel li aspektis antaŭe. Sub la fotoj Andreo legas la plej abomenajn komentojn pri si. Andreo fartas malbone, Jana ne plu volas vidi lin, lia amiko perfidis lin, en la lernejo oni denove primokas lin, li estas sola kaj pro tio li preskaŭ ne plu venas en lernejon. Li malesperas kaj ne scias kion fari plu.

Post unu monato

Andreo ne plu eltenas tiun ĉi situacion kaj turnas sin al psikologia konsilejo de sia lernejo, esperante ke li ricevos subtenon en la situacio:

1. Kontaktigo

Andreo frapas sur la pordon.

Konsilistino:
"Eniru! Mi nomiĝas Katrina. Kiel vi nomiĝas?" salutas la sociala laboristino Andreon kaj ĝi petas lin sidiĝi.
Andreo:
"Mi nomiĝas Andreo."
Konsilistino:
"Kion mi povas fari por vi?"
Andreo:
"Mi ne scias kion fari plu... mi sentas min sola."
Konsilistino:
"Viaj aferoj ne statas bone, ĉu?"

Andreo malĝoje kapneis.

Konsilistino:
"Multaj aferoj ne iras en la vivo glate. Ĉu vi havas ideon, pri kio temas ĉe vi?"

Andreo subpremis la larmojn.

Konsilistino:
"Andreo, vi povas fidi al mi! ... Mi estas devigata prisilenti ĉion. Ĉio, kion vi konfidos al mi, restos en tiu ĉi ĉambro!"
Andreo:
"Estas tiom da... doloro, mi estas malĝoja... elrevigita... kaj fakte tute konfuzita...!"
Konsilistino:
"Kio estas kialo? (...) aŭ kiu kaŭzis ke vi ekhavis tiajn sentojn?"
Andreo:
"Mia plej bona amiko."
Konsilistino:
"Mi komprenas. Tio devas esti por vi granda elreviĝo."
Andreo:
"Jes."
Konsilistino:
"Ĉu vi emas rakonti pri tio?"

2. Kleriga etapo

Andreo ekfartas pli bone kaj komencas rakonti: pri sia pasinteco, pri la malfacilaĵoj en la lernejo, kiujn li havis pro sia aspekto penante iĝi akceptata, pri la deziro havi ankaŭ koramikinon kaj esti tute normala knabo, pri sia amiko (...).

Konsilistino:
"Vi estas tre malĝojigita kaj tre vundita. Vi tiom fidis al via amiko. Kaj vi ne komprenas, kial li faris tion?"
Andreo:
"Jes, kiel li povis fari tion..."
Konsilistino:
"Ĉu vi jam parolis pri tio kun via amiko?"
Andreo:
"Li evitas min..."

La klariga etapo povas daŭri ankaŭ pli longe, ĝis kiam ĉiuj koncernaj personoj estas konsideritaj, ricevas lokon en la historio kaj ĝis kiam la konsilistino ekhavas ampleksan imagon pri ĉiuj partoprenintoj.

Konsilistino:
"Estas bele ke vi fidas al mi kaj ke vi tiel multe rakontis. Vere multo okazis."
Andreo:
"Kion mi faru nun?"

3. Fokuso

En tiu ĉi etapo oni donas demandojn, kiuj kondukas Andreon al solvoj. Andreo mem plej bone spertas pri si kaj per la demandoj oni povas lin singarde konduki al eblaj solvoj kaj perspektivoj.

Konsilistino:
"Kion vi povas imagi, kio helpus al vi farti pli bone?"
Andreo:
"Ke ĉio estas denove tia kiel pli frue... antaŭ ol ĉio okazis. Mi volus denove normale venadi en lernejon."
Konsilistino:
"Kio devus okazi por ke vi denove povu venadi en lernejon?"
Andreo:
"Mi ne scias precize. Mi devus iom pripensi tion. Ĉu mi rajtas denove veni?"
Konsilistino:
"Volonte. Ni do interkonsentu pluan daton kaj intertempe vi havos sufiĉe da tempo por pripensado."

4. Adiaŭo

Konsilistino:
"Ĉu vi bezonas de mi klarigi ion ĝis nia rerenkontiĝo?"
Andreo:
"Ne vere, mi ĝojas ke mi povis priparoli ĉion."
Konsilistino:
"Ni nun parolis kune pli ol unu horon kaj vi multe pripensis ĉion. Kion vi opinias pri tio ke ni ree renkontiĝos en merkredo? Mi volonte prenos denove unu horon por vi."
Andreo:
"En merkredo mi ne povas."
Konsilistino:
"Kiu tago taŭgas por vi?"
Andreo:
"Nu, ĵaŭdo, sed jam je la 14-a horo, se tio taŭgas por vi. Pli poste mi ne volas, tio estus okulfrapa."
Konsilistino:
"Bone, Andreo, tio ankaŭ por mi bone taŭgas. Do ni revidos unu la alian je la 14=a horo. Jen mia vizitkarto, kaze ke io ŝanĝiĝus."

En tiu ĉi ekzemplo evidentiĝas ke bezonatas pli da interparoloj kaj nur nun la tuta proceso komenciĝis. La fido de Andreo al la konsilistino ne estas ankoraŭ stabila kaj li neniukaze volus ke iu eksciu pri tio, ke li iun petis pri konsilo. Tamen la interparolo helpis al li senti sin pli bone, alikaze li ne interkonsentus sekvan daton kaj ĉio restus nur ĉe unu renkontiĝo. Junuloj estas tre sentemaj en perceptado kaj ili ofte lasas sin fortimigi kiam ili sentas ke oni ne trovas iliajn petojn seriozaj.

Dum la dua renkontiĝo aspektas Andreo mapli streĉigite. Li estas feliĉa ke li povas kun iu paroli pri sia problemo. Li sentas sin pritraktata serioze. La fakto, ke li diris al iu pri sia problemo, metis lin en pli certan kaj optimisman humoron ke li povas solvi la problemon. La tempoperiodoj helpas multe. Li ne sentas premon, li volas mem decidi pri tio kiuj paŝoj estas bonaj por li. Por adoleskanto estas tre grave resti sendependa kaj aspekti mojose. Li sentas ke li estas en la ĝusta loko kie oni konsilos lin.

Konsilistino:
"Andreo, bele ke vi obeis nian daton. Vi faras impreson ke vi ne plu estas tiom streĉigita. Kio intertempe okazis?"
Andreo:
"Mi estas feliĉa ke mi povas veni kaj paroli pri tio kun vi."
Konsilistino:
"Kiu alia povus vin en tio subteni? Ĉu vi rakontis tion al viaj gepatroj?"
Andreo:
"Nee, mi ne konfidas al mi. Ili tuj turnus sin al gepatroj de miaj samklasanoj. Kaj tiuj sekve des pli multe mokridus min en lernejo.
Konsilistino:
"Mi komprenas. Kaj ĉu vi pripensis kio devus okazi por ke vi povu denove venadi en lernejon?"
Andreo:
"Jes... eble Jana? Interparolo kun ŝi?"
Konsilistino:
"Kio okazus en tiu interparolo?"

Jenan demandon eblas bone kombini ankaŭ kun tn. mirakla demando. En la imago de tiuj mirakloj eblas ke junuloj formu ankaŭ sian vivon, ĉar ili havas imagon pri tio kiel ilia vivo povus aspekti. La sento plu vivi la vivon kaj povi okupiĝi pri normalaj, ĉiutagaj aktivaĵoj donas al ili enorman forton.

Konsilistino:
"Imagu ke en nokto, dum vi dormas, okazas miraklo kaj via problemo, kiu venigis vin ĉi tien, estas solvita, simple tiel (kraki per la fingroj). Kiel aspektus via interparolo kun Jana?"

Dum sekvaj interparoloj ekhavas Andreo pli kaj pli da memfido. Samtempe li ekkuraĝas paroli pri la problemo kun la gepatroj kaj poste ankaŭ kun Jana. La reciproka fido signife kontribuis al tio, ke Andreo denove povas normale venadi en lernejon. Tiel iom post iom lia vivo renormaliĝas kaj Andreo kredas ke reboniĝos ankaŭ lia rilato al la samklasanoj.

Adiaŭo

Konsilistino:
"Kion ankoraŭ mi povas fari por vi?"
Andreo:
"Ĉu mi reajtas denove veni, kiam mi bezonos vin?"
Konsilistino:
"Ĉiukaze! Ankaŭ kiam vi ne bezonos min, mi ĝojos se mi aŭdos ion pri vi."
Andreo:
"Dankon. Ĝis revido."
Konsilistino:
"Ĝis revido, Andreas."

Ekzempla kazo de pozado

Ĉu fotoj en sociaj retoj igas vin pli populara kaj fama?

Ana (germanino, 14 jaroj) enamiĝis, sed ŝia koramiko (15) ne plu volas esti kun ŝi kaj finas la rilaton. Ana estas senespera. Nur doloro pro amo restis al ŝi. Ŝiaj amikinoj konsolas ŝin, aŭskultas (en la plej bona kazo) kaj akompanas Anan dum la dolora sperto. Jen venas la eks-koramiko al ŝi kaj li skribas: "Vi mankas al mi, via korpo, nia amorado. Ĉu vi povas foti vin nuda kaj sendi al mi la foton? Mi volas denove esti kun vi."

Ana sendas la foton. Bedaŭrinde, la eks-koramiko ne havis sinceran intencon, kaj la foto en sekva minuto venas al poŝtelefonoj de ĉiuj amikinoj.

Pozado – provoka memprezentado sur fotoj

Antaŭhistorio

Ana (germanino, 14 jaroj) enamiĝis, sed ŝia koramiko (15) ne plu volas esti kun ŝi kaj finas la rilaton. Ana estas senespera. Nur doloro pro amo restis al ŝi.

Ŝiaj amikinoj konsolas ŝin, aŭskultas (en la plej bona kazo) kaj akompanas Anan dum la dolora sperto. Jen venas la eks-koramiko al ŝi kaj li skribas: "Vi mankas al mi, via korpo, nia amorado. Ĉu vi povas foti vin nuda kaj sendi al mi la foton? Mi volas denove esti kun vi." Ana sendas la foton. Bedaŭrinde, la eks-koramiko ne havis sinceran intencon, kaj la foto en sekva minuto venas al poŝtelefonoj de ĉiuj amikinoj.

1. Kontaktigo

Ana vizitas plurfoje en semajno junularan klubon.

Sociala pedagogo:
"Saluton, Ana, vi aspektas tiel malĝoje, ĉu estas tiel?"
Ana:
"Ne, mi nur enuas."
Sociala pedagogo:
"Enuas?"
Ana:
"Jes."
Sociala pedagogo:
"Ĉu vi volas ludi iun ludon?"
Ana:
"Ne, mi ne emas."

Alia knabino eniras en la ĉambron kaj Ana ektimas. Ŝi ne volas esti vidata kaj turniĝas.

La sociala pedagogino perceptas tion, revenas al Ana, metas la manon sur ŝian ŝultron kaj diras: "La mondo ekstere estas sufiĉe aĉa, ĉu?"

Ana ekploras.

La sociala pedagogino konsolas ŝin kaj ekparolas.

2. Kleriga etapo

Ana parolas de sia vidpunkto, kio okazis al ŝi.

Sociala pedagogo:
"Mi komprenas, vi hontas ĉar viajn fotojn vidis nun ankaŭ aliaj lernejanoj. Vi koleras kontraŭ via eks-koramiko ke li faris tian aĉaĵon. Kaj vi sentas vin eligita el kolektivo. Ĉu estas tiel?"
Ana:
"Jes. Kaj mi ne scias, kun kiu mi devus paroli pri tio. Mi ne volas diri tion al miaj gepatroj. Mi tiom hontas. Nek en lernejo mi povas plu aperi."

Ana ploras... la sociala pedagogino lasas al ŝi tempon.

Sociala pedagogo:
"Via koramiko malobeis la rajton pri propra bildo. Tio estas krimo kaj ĝi doloras. Mi ne povas ŝanĝi kio okazis, sed mi povas al vi helpi decidiĝi kion fari plu. Ĉu vi volas?"
Ana:
"Jes."

3. Fokuso

Sociala pedagogo:
"Kio devus okazi por ke vi denove venadu en lernejon?"
Ana:
"Mi ne scias. Mi timas ke ĉiuj mokridos min, kaj mi hontas."
Sociala pedagogo:
"Tion mi bone komprenas. Ĉu vi havas vian plej ŝatatan fabelon?"
Ana:
"Jes."
Sociala pedagogo:
"Kiel ĝi nomiĝas?"
Ana:
"La Dormanta Belulino."
Sociala pedagogo:
"Kiun rolon de la fabelo vi plej multe dezirus preni?"
Ana:
"La heĝon de rozoj, malantaŭ kiu dormas la Dormanta Belulino. Ĉar tie estas ŝi sekura."
Sociala pedagogo:
"Ĉu la heĝon, aŭ la sekuran Belulinon?"
Ana:
"La sekuran Belulinon."
Sociala pedagogo:
"La Dormanta Belulino forlasis la sekurecon, kiam en la ĝusta tempo sur la ĝusta loko aperis la princo. Mi ne estas princo, sed mi estas ĝustatempe sur la ĝusta loko. Ĉu mi iru en la lernejon por interparoli kun viaj samklasanoj?"
Ana:
"Kaj mi?"
Sociala pedagogo:
"Vi morgaŭ restos hejme kun viaj gepatroj."
Ana:
"Ho dio, ĉu kun miaj gepatroj?"
Sociala pedagogo:
"Jes, kial ne?"
Ana:
"Ĉar... mi tiom hontas."
Sociala pedagogo:
"Kio timigas vin?"
Ana:
"Ke ili donos al mi embarasajn demandojn."
Sociala pedagogo:
"Ni povas peti la gepatrojn ke ili ne faru tion dum la sekvaj 2 semajnoj. Kion vi opinias?"
Ana:
"Ili ne konsentos."
Sociala pedagogo:
"Ĉu vi kapablas aŭguri? Do montru al mi iom de via talento, ankaŭ mi volus scipovi tion."
Ana:
"Ne, sed tion mi scias."
Sociala pedagogo:
"De kie? Ĉu vi jam antaŭe provis tion?"
Ana:
"Ne."
Sociala pedagogo:
"Lasu nin do provi! Mi iros kun vi kaj subtenos vin. Mi telefonos al viaj gepatroj kaj petos ilin, ke vi povu resti ĉi tie ĝis mi iros kun vi hejmen. Post kiam ni venos al via hejmo, ni petos ilin konsenti ke ili dum la sekvaj 14 tagoj donu al vi neniujn embarasajn demandojn. Morgaŭ vi povas resti hejme, sub unu kondiĉo."
Ana:
"Kiu kondiĉo?"
Sociala pedagogo:
"Bonvolu respondi morgaŭ neniun, eĉ ne unu mesaĝon, sendepende de tio, de kiu ĝi venas."
Ana:
"Bone."

Fabeloj ofertas en 95 % pozitivajn solvojn kun jena lernigaĵo: La vivon oni povas mastri ankaŭ sub malplifaciligitaj kondiĉoj kaj malgraŭ konfliktoj. Ne gravas ĉu iu estas riĉa aŭ bela. La bono, evoluo kaj kapablo de ĉiu homo estas tio kio gravas.

La plej ŝatataj fabeloj estas ofte "ŝlosiloj" al la propra vivo kaj ankaŭ al kuraĝiĝo – por infanoj kaj junuloj.

En la kazo de Ana bezonatis multe da kuraĝo esprimi la honton. Pro tio ni prenis en la fokuso fabelon kiel kuraĝigilon. Plue en tiu ĉi dialogo evidentiĝas, ke ofte oni bezonas pli da helpofontoj.

Plua evoluo

Die SozPäd hat noch am selben Abend die Polizei informiert und die Beschwerdezentrale schriftlich um Mithilfe gebeten.

La sekvan tagon okazis klaskonferenco kun la sociala pedagogino, instruisto kaj lernantoj. Jen la metodoj kaj rezultoj:

  • Metodoj: rolludado, grupa laboro, interparoloj kun la unuopaj amikinoj
  • Rezultoj:
    • Ĉiuj lernantoj en ĉeesto de la instruisto forviŝis la foton de sia poŝtelefono.
    • Ĉiuj lernantoj interkonsentis komune, ke ili kondutu al Ana amikece kaj respektoplene.
    • Oni difinis regularon pri tio, kiel oni kondutu unu al la alia.

Ana estis post la unutaga malĉeesto denove akceptita de la klasa kolektivo. Bezonatis ankoraŭ 5-7 tagoj, ĝis la vivo en la lernejo renormaliĝis. La gepatroj obeis la interkonsenton pri evito de embarasaj demandoj kaj donis al Ana la bezonatan protekton de familio.

Post kelkaj tagoj Ana rakontis al la gepatroj pri siaj spertoj.

Ekzempla kazo de infan-delogado

Ĉu vi scias kiu reale komunikas kun vi en la reto?

Linda, 14-jara, havas ĉe Facebook tre provokan profilon. En la reto ŝi renkontas Filipon (laŭdire 16-jaran) kiu ŝajnigas sin kiel patreca amiko, sed kiu reale nomiĝas Petro (35-jara). Li aŭskultas ŝiajn problemojn kaj Linda pli kaj pli multe fidas al li. Li sendas al ŝi komplimentojn, ŝi ricevas fine atenton kaj danke al tio ŝi sentas sin pli certe. "Filipo" petas foton de Linda. La interŝanĝataj fotoj kaj mesaĝoj iĝas pli kaj pli intimaj kaj la postuloj kreskas. Intertempe Linda malkovris al Filipo siajn personajn datumojn kaj li volus viziti ŝin, ĉar lia celo estas sekse misuzi ŝin.

Delogado (angl. grooming) – estigo de seksaj kontaktoj per interreto

Antaŭhistorio

Linda, 14-jara, havas ĉe Facebook tre provokan profilon. En la reto ŝi renkontas Filipon (laŭdire 16-jaran) kiu ŝajnigas sin kiel patreca amiko, sed kiu reale nomiĝas Petro kaj estas 35-jara. Li aŭskultas ŝiajn problemojn kaj Linda pli kaj pli multe fidas al li. Li sendas al ŝi komplimentojn, ŝi ricevas fine atenton kaj danke al tio ŝi sentas sin pli certe. "Filipo" petas foton de Linda. La interŝanĝataj fotoj kaj mesaĝoj iĝas pli kaj pli intimaj kaj la postuloj kreskas. Intertempe Linda malkovris al Filipo siajn personajn datumojn kaj li volus nepre viziti ŝin.

Ili interkonsentas renkontiĝi en la hejmo de Linda, sed neatendite venas viziti ŝin unu amikino, do Linda ne estas sola kiam "Filipo" sonoras. Li tuj foriras, ĉar lia celo estis seksa kontakto (kun Linda) kaj li insultas ŝin per babilejo kaj trudpetas alian renkontiĝon.

Linda ne kalkulis pri la subita forta kolero kaj pri la lavango da insultoj, kaj sekve de tio ŝi estas plene frustrita. Ŝi ne bezonas aldonan streĉiĝon pro amiko kiu ĝis nun tiom bone komprenis ŝin kaj kun kiu ŝi babilis pri intimaj aferoj. Krom tio li aspektis tute aliel, multe pli aĝe ol li priskribis sin en la reto. Linda iĝis tute malcerta, sed ŝi ne volas paroli pri tio kun la gepatroj, ili ja ne komprenus ŝin. Ŝi eĉ ne plu kuraĝas iri sola hejmen. Kiam la premo de Filipo iĝas tro granda, ŝi komencas pasigi pli da tempo en junulara klubo ol en lernejo. Al unu edukisto ŝajnas tio kiel okulfrapa kaj li alparolas ŝin pri tio.

1. Kontaktigo

Edukisto:
"Saluton, Linda, estas bele ke vi tiom ofte venadas al ni. Ĉu plaĉas al vi ĉi tie?"
Linda:
"Nu, jes..."
Edukisto:
"Hodiaŭ estas ankoraŭ preskaŭ neniu ĉi tie, ĉu vi volas iom promeni kun mi?"
Linda:
"Hmm, mi ne scias..."
Edukisto:
"Kion vi volus fari?"
Linda:
"Mi ne scias, ĉio estas aĉa..."
Edukisto:
"Ĉu vere ĉio?"
Linda:
"Jes, oni povas al neniu fidi..."
Edukisto:
"Jes, foje oni forte seniluziiĝas. Foje pri tiuj, de kiuj ni tion tute ne atendas. Ĉu vi konas la senton, kiam oni ne plu scias kion plu fari?"
Linda:
"Jes, ĝuste, neniu komprenas min, ĉiu nur misuzas min, ankaŭ vi scias nenion."
Edukisto:
"Ĝuste. Nek mi scias ĉion, sed se vi bezonas opinion aŭ iun kiu aŭskultas vin – tion mi povas fari."
Linda:
"Tion mi iam kredis! Kaj nek al vi mi povas fidi!"
Edukisto:
"Bone, sed min vi ja konas. Vi vidas min ĉi tie paroli ankaŭ kun aliaj homoj. Ĉu vi iam aŭdis min klaĉi?"
Linda:
"Ne."
Edukisto:
"Do, ĉu vi donas al mi ŝancon? Ni povas komune provi solvi la problemon. Kaj kiam vi ekhavos malbonan senton, vi povas iam ajn fini la interparolon."

Linda pripensas tion kaj heziteme, pecon post peco, ŝi komencas priskribi la situacion.

2. Kleriga etapo

Linda:
"Mi estas tiel stulta, hejme mi nur streĉiĝas kaj kiam mi fine trovas iun kun kiu mi povas babili..."
Edukisto:
"Jes, sed pro tio vi ne estas stulta. Kio je viaj interparoloj kun li estis la plej bona?"
Linda:
"Li estis tiom ĉarma kaj skribadis tre plaĉe. Li kiel la unusola homo komprenis min, kaj mi tre multe rakontis al li pri mi kaj mi sendis fotojn al li! Mi neniam estus kredinta ke li mensogas al mi. Nun li daŭre postsekvas min, li scias kie mi loĝas kaj mi ne plu kuraĝas esti sola hejme. Krom tio li estas maljuna."
Edukisto:
"Bone, mi komprenas, ĉu li ne nur vundis viajn sentojn, sed ankaŭ minacas vin?"
Linda:
"Ĝuste, kaj mia amikino senĉese demandas min kiu li estis, kion mi do diru al ŝi? Ŝi mokridos min. Mi ja rakontis al ŝi, kian afablan amikon mi havas, por kiu mi estas kara. Ne tian kiajn havas la stultulinoj, mia ne estas tiom stulta kaj infaneca."
Edukisto:
"Vi kredas ke vi nun aspektas stulte en la okuloj de viaj amikinoj?"
Linda:
"Certe! Kion vi pensas, mi ja sufiĉe fanfaronis."
Edukisto:
Linda:

La kleriga etapo daŭras diverslonge.

Linda interkonsentis alian daton de renkontiĝo kaj ŝi volas elpensi kion ŝi povas fari. Sola ŝi ne povas solvi la problemon.

Mallonga enrigardo en la duan renkontiĝon (koncentriĝanta pri fokuso):

Linda:
"Ĉu vi kredas ke ĉio povas denove pliboniĝi?"
Edukisto:
"Kio pliboniĝu, Linda?"
Linda:
"Nu, ke la viro ne plu ĝenos min, ke mi povos paroli kun miaj gepatroj, ke ĉiuj ne trovos min plena idioto."
Edukisto:
"Kion farus viaj gepatroj, kiam ili ekscius pri la viro?"
Linda:
"Tiuj freneziĝus! Kaj ili tuj forprenus al mi la poŝtelefonon kaj malpermesus al mi interreton!"

En la fokusa etapo povas esti decide lasi al junuloj sufiĉe da tempo por respondoj. La pensadprocesoj estas ekscitataj kaj junuloj trovos solvomanierojn taŭgajn por ili. En la unua momento estas vortigite kion ili atendas de la unuopaj personoj. Kiam la edukisto en tiu ĉi ekzempla kazo iom atendas kaj donas al la junulino tempon, povas okazi ke sekvas plia pripensado.

Linda:
"Nu jes, eble ili ankaŭ demandos kiu estas tiu homo kaj ĉu io malbona okazis al mi..."
Edukisto:
"Povas do esti ke ili faras al si zorgojn pri vi?"
Linda:
"Eble ili faros scenon al mi aŭ alvokos policon. Por mi estas ĉio tiom embarasa!"

Jen listo de ekzemplaj pliaj demandoj, kiujn oni povas doni dum la fokusa etapo:

  • Kio okazus kiam vi denuncus la viron ĉe policejo?
  • Kio okazus, kiam vi rakontus al viaj geamikoj kio okazis?
  • Ĉu vi opinias ke io simila jam okazis al viaj amikinoj?
  • Kion vi povus fari por ke tio neniam plu okazu?
  • Kiam vi ne devus fari la interparolon sola, ĉu ekzistas iu kiun vi volus kunpreni?
  • Se vi povus elekti, kiu estus tiu persono?

Decide en tiu ĉi etapo estas rekonigi Lindan ke temas pri neniu sendanĝera afero kaj ke ŝi ne kulpas pri ĝi. Temas ĉi tie pri krimo – estas tre grave denunci tion ĉe polico! Linda bezonas subtenon kaj protekton en la gepatra domo, en sia amikaro kaj en lernejo.

Reen al komenco