Iri al enhavo

Kiel ĝuste dialogi

Nia laborkompreno

Teoria bazo

Nia laborkompreno de gvidado de interparolo baziĝas sur la teorio de sisteme resursorientita laborado. La resursorientita konsilado baziĝas sur la teorio de sistemoj.

Vidpunkto de la sistema aliro

Ĉi tie validas la principo ke la homoj estas perceptataj en kunteksto, kune kun sia konduto kaj travivado, kaj ke la evento mem ne efikas sur la personon. Ni kune klarigas la agon kaj reagon por ke eblu percepti interrilatojn kaj inkluzivigi ilin en la laboron. En konsila interparolo ni kune malkovras solvo-alirojn de diversaj vidpunktoj, danke al kio kliento sentas sin pozitive akceptata kaj aligita. Ni koncentriĝas ne pri mankoj, sed pri utiligado de fontoj.

Kion signifas resursorientiĝo en gvidado de interparolo?

Labori resursorientite signifas: "Homoj helpas malkovri grandajn fortojn en vi mem, en via familio kaj en via socia reto." (Saleebey 1992:8) Laŭ tio oni komprenas sub resursoj kaj enajn, kaj eksterajn fortojn kaj potencojn. Povas temi ankaŭ pri subtenaj kadraj kondiĉoj, kiel helpemaj personoj en socia reto, sufiĉe da tempo aŭ mono. Hipotezojn de resursorientita laborado formulis Petr de Jong kaj Kim Berg (2003:33f).

La celo de resursorientita konsilado estas subteni vidpunktojn kaj startigi serĉprocesojn, ankaŭ plifortigi en la homo la senton de memfido kaj konscion pri propra kreiva forto. Tion eblas atingi per estima, kunlabora, sencohava kaj pri kompetencoj atentanta procedo.

Ekestigi novajn vidpunktojn kaj eblecojn kaj konduki al trovo de solvo estas tasko de jena gvidlibro pri interparolado.

Reen al komenco