Iri al enhavo

Ideoj kaj inspiro

Ekzemplaj kazoj

  • Reta ĉikano (intenca ofendado, minacado, malkovrado de privataj informoj aŭ ĝenado de aliaj helpe de modernaj komunikiloj – plej ofte dum pli longa tempo)
  • Sekstekstado (interŝanĝado de memfaritaj intimaj fotoj de sia korpo aŭ de aliaj personoj per interreto/poŝtelefono)
  • Pozado (sinmontrado en provokaj pozoj)
  • Grooming (alparolado de neplenaĝuloj per interreto celanta estigon de seksa kontakto)
  • Ĝoja vangofrapado (perfortaĵo estas fotita aŭ filmita kaj sekve publikigita en interreto)
  • Reta persekutado, retturmentado (senĉesa postskurado de iu persono en la virtuala mondo, ofte aperanta komune kun ofendado kaj ĝenado)
  • Misfamigo (plusendado/publikigado de falsaj, event. ofendaj asertoj pri iu persono – plej ofte en limigita publika spaco)
  • Malkovrado (disvastigo de komentoj, fotoj kaj videaĵoj damaĝanta ies reputacion)
  • Retaj kvereloj (mallongtempa kverelo en babilejo, plej ofte kun multaj insultaĵoj)
  • Malaligo (forpelo de iu persono el grupo, i.a. el grupaj komunikaj vojoj)

"Hodiaŭ mi bedaŭrinde havas NENIUN FOTON por vi!" Sexting

Liza (14) neniam kredus ke tio povas okazi: Filipo (15 – kaj ege ĉarma) demandis ŝin afable: "Hej, vi estas tre bela! Mi vere ŝatus havi iun foton de vi – ĉu en subvestoj? Aŭ sen ĝi?"

Antaŭ la spegulo: ŝi ja aspektas tute bone kaj sur la foto eĉ pli bone! Filipo ĝojas: "Dankon :-*"

Sekvan tagon en la lernejo Maja kaj Timoteo el apuda klaso ridas: "Hi-hi, ni vidis vin nuda."

Kaj la foto jam furoras ankaŭ en diskutejo de la klaso ĉe Whats-App. Eĉ ŝia amikino el alia lernejo jam telefonis: "Via foto troviĝas en Facebook-paĝo de Miĥaelo!"

Neniam antaŭe sentis sin Liza tiom malhonorigita. Tio estas vere humiliga kaj eĉ la foto ne plu ŝajnas al ŝi tiom perfekta. Tamen nun posedas ĝin ĉiu kaj precipe por ĉiam.

Ĉu fotoj en sociaj retoj igas vin pli populara kaj fama?

Luko (14) vizitas la 8-an klasjaron de mezlernejo en Canon City, Koloradio. En bazlernejo li estis dika infano, kun malemo sportumi kaj kun malmulte da amikoj. Tio ŝanĝiĝis, ekde kiam li komencis regule sportumi. Li sukcesis iĝi ano de lerneja futbalteamo kaj li estis fiera pri tio, ke li apartenas al teamo. Regule li trejnadas kaj la pozitivajn ŝanĝojn je la korpo li dokumentas per poŝtelefono. Li fieras pri sia korpo kaj regule li provas novajn pozojn.

La teamanoj lanĉis defion (antaŭe oni nomis ĝin kuraĝprovo) pri tio, kiu havas la plej seks-allogan korpon. Pri venkinto decidu knabinoj de sportaj kuraĝigistinoj. Luko trovas la ideon plusendi siajn fotojn ne malbona kaj la pozitivaj eĥiĝoj ĝojigas lin. Krom tio, la tuta teamo ja aliĝis.

Li estas plene surprizita, kiam liaj gepatroj ricevas liston de la prokuroro. En la listo oni skribas ke ili devas veni al interparolo, ĉar ilia filo evidente enplektiĝis en la teks-tekstadan skandalon.

Ĝis kioma grado estas sociaj retoj privataj?

Filipo (15) kaj Jana (13) estas koramikoj. Ambaŭ vizitas malsaman lernejon, ili vidas unu la alian ne ĉiutage kaj des pli multe ili amindumas per sociaj retoj. Ili interŝanĝas inter si siajn fotojn akompanatajn de erotikaj tekstoj. Ili estas ege enamiĝintaj unu en la alian kaj la ricevitajn fotojn ili kunhavigas nur al siaj "plej bonaj amikoj". Tamen inter tiuj nun troviĝas unu knabino, kiu ŝatus ke Filipo estu ŝia koramiko. Ŝi volas koleri Janan kaj la amindumajn scenojn – kaj ne nur tiujn – ŝi plusendas al pliaj amikoj.

Ĉu vi scias kiu reale komunikas kun vi en la reto?

Linda (14-jara) estas ŝatantino de YouTube-stelulino "Sexy Julia" kaj laŭ ties stilo ankaŭ ŝi fondis la profilon ĉe Facebook. Ŝi sentas sin necerta, ŝi certe neniam volas iĝi tia kia estas la panjo kaj absolute ne tia kiel la pli aĝa fratino. Sed ŝi ankoraŭ ne scias kiel ŝi volas prezenti sin al aliaj. En la lernejo senĉese kritikas ŝin la instruistoj kaj la amikoj interesiĝas nur pri libroj. Ŝia plej bona amikino kondutas lastatempe tiom infanece, kaj Linda sentas sin jam multe pli aĝa ol ŝi.

La kreita Facebook-profilo plaĉas al Linda multe. Tiel ŝi volus esti vidata de ĉiuj aliaj. Tie ŝi renkontas Filipon kiu "ŝatis" kelkajn ŝiajn kontribuojn. Ili komencis private retbabili kaj pri multaj temoj ili bone komprenas unu la alian. Li komprenas ŝin vere bone kaj konsilas al ŝi, kiamaniere ŝi povas plibonigi la stilon. Li estas jam 16-jara kaj havas perfektan profilon. Ili fondis propran grupon ĉe WhatsApp kaj ilia babilado iĝas pli kaj pli bela. Filipo demandas pri ŝiaj sentoj kaj li interesiĝas ĉefe pri tiuj sentoj kiujn ŝi ne volas konfidi al la gepatroj. Linda volus ekkoni la amikon ankaŭ en la reala vivo, ŝi tamen ne kuraĝas demandi lin pri tio. Ŝian adreson li konas jam delonge kaj kompreneble ili interparoli pri ŝia lernejo, klaso kaj precipe pri la instruistoj. Filipo estus certe la ĝusta knabo por "la unua fojo".

Unu tagon Linda rakontas al li, ke ŝiaj gepatroj ne estos hejme dum la unua feria semajno kaj ke ŝi havas neniun imagon pri tio kion fari dum la tempo. Tiam Filipo proponas ke li vizitos ŝin kaj ke li havas grandan surprizon por ŝi. Lian voĉon Linda jam konas, el kelkaj sonregistraĵoj senditaj de li. Ŝi ege antaŭĝojas pri la unua renkontiĝo kaj estas tre ekscitita.

La duan ferian tagon ellitiĝis Linda jam frue por havi tempon prepariĝi. Ŝi estas iom nervoza, ĉar la panjo hodiaŭ laboras hejme anstataŭ en laborejo, kiel ŝi origine promesis. Sed eble estos bele unue iom interkoni unu la alian. Je la 10-a horo la sonorilo aŭdiĝas.

Malferminte la pordon ekvidas Linda unue la grandan bukedon de ruĝaj rozoj. Malantaŭ ili aperas la vizaĝo de Petro (35 jaroj). Li asertas ke temas nur pri malĝusta klako, per kiu li neintence ŝanĝis la aĝon. Kaj post kiam ili pli bone interkonatiĝis, li ne plu havis kuraĝon ekspliki tion kaj intertempe li jam estis tiom enamiĝinta en ŝin ke li nepre volis ekkoni ŝin persone.

Linda tute ne scias kion diri, kaj subite aperas la panjo kaj postulas de Petro eksplikon.

Linda konsternite rigardas kiel ŝia fabela princo iĝas subite "maljunulo" volanta nur misuzi ŝin. Ŝi sentas sin elreviĝinta kaj frustriĝinta, parto de ŝia mondo ruiniĝis.

La patrino anoncas krimon ĉe polico.

Ne ekzistas fumo sen fajro...

Sabina (38-jara) estas patrino de 13-jara filo Leo kaj 6-jara filino Sofia. Sabina multe pripensas edukadon de siaj infanoj pri amaskomunikiloj.

Ekde kiam Leon komencis viziti la novan lernejon, li posedas saĝtelefonon, kiel preskaŭ ĉiu samklasano. Plej multe li ŝatas ludi ludojn, sed speciala protekta filtrilo limigas al li la tempon. Kun panjo li interkonsentis, ke unufoje monate oni trarigardu enhavon de la poŝtelefono. Por Sabina estas grave scii, kiujn sociajn retojn Leo vizitas. Ili interkonsentis la komunan trarigardadon kaj obeas la regulon. Leo povas fidi al tio, ke la panjo ne forprenos al li la poŝtelefonon nur pro iu trovita enhavo kiun ŝi trovas maltaŭga.

En majo trovas Sabina ĉe WhatsApp grupon nomitan "Ni malmas Ksaveron". Kaj ŝi multe miras pri la legataj aferoj.

Atentigo: En jena loko oni povas demandi la aŭskultantojn pri ilia opinio, kio laŭ ili estis skribita en la retbabila grupo.

Sekve Leo rakontas al la panjo la tutan okazintaĵon:

Ksavero (12) estis koramiko de Liza (11) el la sama klaso. Dum tri monatoj ili estis paro. Poste la knabino eksciis ke Ksavero tamen ne estas ŝia granda amo. Ŝi skribis leteron al li kun aserto ke ŝi ne plu volas esti lia koramikino. Ksavero estis tre kolera. En klasĉambra retgrupo li publikigis tekston ke Liza estas fia kaj ke ĉiu "viro" tenu distancon de ŝi.

Misfamigo

Liza sekve fondis la grupon "Ni malamas Ksaveron". Ŝi publikigis tie asertojn kiun laŭdire diris Ksavero pri ŝiaj amikinoj. Ekz. "Julia estas lesbanino" kaj "Ida malodoras, ŝi ne lavas sin sufiĉe". Pro tio la knabinoj malaligis Ksaveron el eliaj grupoj kaj ekblokis lin.

Malaligo

Kvankam Leo trovas tion iom abomena, li hezitas – eble Ksavero vere diris tion? Kaj li iomete kompatas Lizan, ĉar li multe ŝatas ŝin.

La patrino priparolas la temon kun la ĉefinstruisto de la klaso de Leo. Tiu miris ke Ksavero lastatempe tiel ofte malsanas.

Komune kun la gepatroj de la infanoj, kiuj aliĝis al la reta grupo, oni priparolis la situacion. La plej multaj gepatroj estis tre surprizitaj pro la fakto ke iliaj infanoj kontribuis al la grupo kaj per tio iĝis kundeliktuloj ĉe reta ĉikano. Tion ili neniam estus kredintaj!

Sekvas fruktodona diskuto pri la temo.

Ekzemploj el Eŭropa gazetaro

Reen al komenco