Iri al enhavo

Privateco

Elkoran dankon pro la uza de nia retpaĝo cyberhelp.eu! Por ni tre gravas la protekto de viaj personaj informoj. Tial ni volas informi vin ĉi tie pri la kolekto, pritrakto kaj uzo de personrilataj informoj rilate al la uzo de nia paĝo.

Viajn personajn informojn ni traktas konfidence, atentante pri la validaj datumprotektaj reguloj de la federacia leĝo pri datumprotektado (Bundesdatenschutzgesetz, BDSG, Germanio). Ni nek publikigas ilin, nek donas tiujn al aliuloj.

Ni atentigas, ke ĉe la datentrafiko en la interreto (ekz. ĉe la komunikado per retpoŝto) ekzistas sekurectruoj. Pro tio ne eblas protekti la datenojn centprocente kontraŭ aliuloj.

La kontaktinformoj, kiuj estas publikigitaj kadre de la kolofona devo ne rajtas esti uzitaj de aliuloj por sendi nepetitajn informmaterialojn aŭ propagandon. Kaze de nepetita sendo de propagando, ekz. per spamaĵoj, ni rezervas al ni la rajton je juraj paŝoj.

1. De ni akirataj informoj

1.1. Personrilataj datumoj

Ĉe via vizitado de la retpaĝo cyberhelp.eu estas konservataj neniuj viaj personrilataj informoj.

1.2. Protokolinformoj

Ĉe vizito de nia retpaĝo aŭ ekuzo de iu dosiero, nia retservilo kolektas protokolinformojn (ekz. krozilo, dato kaj tempo de la uzo). Ne temas pri personrilataj informoj. Tio signifas, ke ni ne havos la eblecon ligi la kolektitajn informojn al iu konkreta persono.

Ĉiujn informojn ni nur uzos pro statistikaj kaŭzoj kaj por rimarki erarajn ligilojn aŭ programerarojn. Ne okazos pludono de la informoj al aliuloj. Ni ne ligos tiujn informojn kun aliaj informoj. Krome ni regule forigos la informojn ene de unu semajno post la statistika prilaboro.

1.3. Kuketoj

Kuketoj estas programetoj, kiujn instalas la retpaĝo pere de la krozilo en la komputilo de uzanto. kun la celo doni al la servilo la informojn de la uzanto je pli posta momento.

Nia retpaĝo uzas du diversajn specojn da kuketoj:

  • Portempaj kuketoj: Por faciligi la krozadon en la retpaĝo sesio-kuketoj estas uzataj. Tiuj kuketoj konservas hazarde kreitan identigan numeron, tiel nomatan sesio-ID. Portempaj kuketoj aŭtomate kadukiĝas post la fino de la sesio.
  • Daŭraj kuketoj: Tiuj kuketoj kadukiĝas aŭtomate post 30 tagoj; sed oni povas forigi ĝin ankaŭ pere de normala elsalutado.

Krome pere de la sesio-kuketoj kaj daŭraj kuketoj krome konserviĝas la agordoj de la uzanto, kiel ekz. lingvoelekto aŭ agordoj pri lingvorekono kaj uzanto. Tio okazas por faciligi la uzadon de la retpaĝo.

Vi povas malŝalti la uzon de kuketoj aŭ por nia retpaĝo aŭ ĝenerale por ĉiuj retpaĝoj. Tion vi povas fari ĉe la agordoj de via krozilo. Informojn pri tio vi trovas ĉe la helppaĝoj de la diversaj kroziloj.

1.4. Google Analytics

Tiu retpaĝo uzas Google Analytics. Temas pri retanalizilo de la entrepreno Google Inc (1600 Amphitheatre Parkway, Mountain View, CA 94043, USA; plue "Google"). Google Analytics uzas kuketojn, do programetojn, kiuj estas konservitaj sur via komputilo por analizi vian uzon de la retpaĝo.

La kreitaj informoj de la kuketoj pri via uzo de la retpaĝo ĝenerale estas senditaj al servilo de Google en Usono, kie ili konserviĝas. Ĉar ni aktivigis "IP-anonimigilon" via IP-Adreso ĉe Google aperas nekomplete en la ŝtatoj de la Eŭropa Unio kaj Eŭropa Ekonomia-Regiono.

Nur escepte oni sendas la kompletan IP-adreson al servilo de Google en Usono kaj nur tie mallongigas ĝin. Laŭ nia peto Google uzos tiujn informojn por analizi la uzon de la retpaĝo kaj krei por ni raportojn pri la retpaĝaktivecoj aŭ pri aliaj servoj, kiuj estas ligitaj al la uzo de la retpaĝo. Kadre de Google Analytics, pere de via krozilo senditaj IP-adresoj ne estos ligitaj al aliaj datenoj de Google.

Vi povas eviti la konservadon de kuketoj pere de agordoj de via krozilo; ni tamen avertas vin, ke en tiu kazo vi ne plene povos uzi ĉiujn funkciojn de la retpaĝo. Krome vi povas eviti la registron, uzon kaj prilaboradon de viaj informoj (inkluzive de via IP-adreso) pere de kuketoj de Google, se vi ĉe la sekva ligilo elŝutas programeton por via krozilo kaj instalas ĝin: http://tools.google.com/dlpage/gaoptout?hl=de

2. Ŝanĝoj

Povas esti, ke ni devas kelkfoje en la onteco ŝanĝi la deklaron pri privateco, sed en tiu kazo viaj rajtoj, kiujn ni garantias en ĝi ne estos limigitaj sen via klara konsento. Ĉiujn ŝanĝojn de la deklaro pri privateco ni publikigos en nia paĝo.

3. Valideco de la germanlingva versio

Ni atentigas, ke kaze de duboj validas la germanlingva versio de la deklaro pri privateco.

4. Kontakto

Se vi havas demandojn, kiujn ne respondi tiu deklaro pri privateco aŭ se vi volus havi pliajn informojn pri iuj punktoj, bv. turni vin al la sekva kontaktadreso: info@cyberhelp.eu

Laste aktualigita: 2017-februaro-28

Reen al komenco