Iri al enhavo

Reguloj

Bonvenon ĉe cyberhelp.eu, multlingva retpaĝo dediĉita al la problemo de reta ĉikano. La aliro, respektive la uzo de la retpaĝo okazas sub la kondiĉo, ke vi ("la uzanto") legis la sekvajn uzkondiĉojn, komprenis kaj akceptis ilin, sendepende ĉu vi ankaŭ registriĝis kiel membro ĉe deutsch.info aŭ ne. Pro tio bv. legi la sekvan tekston tre atente.

1. Protekto de informoj

La ofertanto de la retpaĝo konscias, ke la protekto de la personaj informoj estas ege grava. Pro tio la retpaĝo strikte atentas la regulojn de la leĝoj pri protekto de datenoj. Detalojn pri la uzo kaj prilaboro de datenoj vi trovas en la paĝo Privateco.

2. Devoj de la uzanto

  1. La retpaĝo povas esti uzata nur por la leĝe permesitaj celoj.
  2. Sekvaj agoj ne estas permesitaj al la uzanto:
    • la blokado de la retpaĝfunkcioj, la superskribo, ŝanĝo aŭ kopiado de la enhavo, de la programkodo kaj/aŭ de la datenoj de la retpaĝo, kaj la aŭtomatigita elpreno de enhavo, se ĝi ne estas necesa por la normala uzo de la servo de la retpaĝo

3. Ŝanĝo de la oferto

La ofertanto havas la rajton, laŭ propra decido, aldoni, ŝanĝi aŭ ne plu oferti la enhavon aŭ servojn en iu ajn momento.

4. Aŭtorrajtoj

Ĉiuj enhavoj de la retpaĝo, precipe tekstoj, fotoj kaj ilustraĵoj estas aŭtorrajte protektataj. Se ne estas indikite alimaniere, la posedanto de aŭtorrajtoj estas cyberhelp.eu kaj la enhavo estas publikigita sub la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Nekomerce-Samkondiĉe 4.0 Tutmonda. Ĝi povas esti uzata nur kadre de la permesilkondiĉoj.

5. Respondeco

  1. La retpaĝo estis kreita kaj la enhavoj kontrolitaj tre zorgeme. Tamen oni ne povas garantii por kompleteco de la oferto, por eraroj de enhava kaj teknika flankoj, nek por aktualeco de la informoj. Se en tiu ĉi retpaĝo troviĝas leĝaj normoj, rekomendoj aŭ aliaj juraj informoj, validas kaze de ajnaj malkongruoj nur la aktuala oficiala versio publikigita de la koncerna oficejo. Eventualaj juraj rimarkoj, rekomendoj aŭ informoj estas nedevigaj; la retpaĝo ne ofertas juran konsiladon.
  2. La ofertanto ne garantias por eventualaj damaĝoj ekestintaj per uzado de ofertataj informoj. La ofertanto transprenas respondecon nek por ajnaj damaĝoj kaŭzitaj de komputilaj virusoj ĉe uzado aŭ elŝutado de dosieroj, aŭ ĉe instalado aŭ uzado de softvaro.
  3. Kvankam ni zorge kontrolas la enhavon, la ofertanto de la retpaĝo ne transprenas la respondecon pri la enhavo de eksteraj ligiloj. Por la enhavo de ligitaj paĝoj respondecas nur ties funkciiganto.

6. Finaj rimarkoj

  1. Por tiuj ĉi reguloj kaj ĉiuj kvereloj rilate al ili validas nur la leĝaro de Germanio.
  2. Nur la germanlingva versio de la uzantkondiĉoj estas jure valida.
  3. La ofertanto de la retpaĝo rezervas al si la rajton, ŝanĝi tiujn uzantkondiĉojn en iu ajn momento, sen mencii kaŭzojn. La plej aktuala versio ĉiam estas trovebla ĉe http://cyberhelp.eu/eo/terms. Ni ne informos la uzantojn post ŝanĝo de la uzantkondiĉoj, sed la uzantoj mem havas la respondecon legi kaj esplori la aktualajn uzantkondiĉojn. Pluuzo de la retpaĝo post ŝanĝo de la uzantkondiĉoj signifas, ke la uzanto konsentas pri la ŝanĝoj kaj akceptas ilin.
  4. La ofertanto rajtas, informinte la uzantojn per retpoŝto, transdoni la rajtojn kaj devojn el tiu uzantrilato, komplete aŭ parte al aliuloj.
  5. Informoj por kontaktigi la ofertanton aŭ la retpaĝadministranton troviĝas ĉe la paĝo Kontakto.

Laste aktualigita: 2017-februaro-28

Reen al komenco