
Preventa programo kontraŭ reta ĉikanado
La programo enhavu jenajn partojn:
- Ciferecaj lertoj, sentivigo
- kritika pensado pri uzado de novaj amaskomunikilaj teknologioj
- pli efikaj sekurigaj disponoj pri kondutado en interreta medio
- plua klerigado de instruistoj kaj edukistoj
- envicigo de la temo ĉikano - reta ĉikano en instruplanon
- informado de gepatroj kaj kunlaboro kun ili
- Kontaktaj personoj
- akiri fidon, por ke kaze de reta ĉikano estu pli facile trovi ĝustatempe homon kiu povas helpi
- Socio-emociaj lertoj
- plibonigado de sociaj kaj emociaj lertoj
- edukado pri sano
Lernejoj konsideru jenajn preventajn faktorojn de reta ĉikano:
- Konoj
- pri ciferecaj lertoj (sekureco en interreto kaj konduto en interreta medio)
- pri formoj, atingopovo, sekvoj, sed ankaŭ pri kontraŭdisponoj kaj strategioj de evito de la reta ĉikano flanke de lernejoj kaj hejma medio
- Ĉirkaŭaĵo
- pozitiva lerneja medio, familia subteno kaj socia subteno far de niaj amikoj
- ebleco malfermite diskuti kun instruistoj, gepatroj kaj amikoj
- Kapabloj
- sufiĉaj socio-emociaj lertoj (memdisciplino, memfido, sento de perspektivo, empatio, traktado de aliaj kun respekto)

Enhavaj kaj emociaj instrukcioj devus kunefiki:
- kune kun lernantoj ellabori "regulojn": Kion mi povas fari kiam oni ĉikanas min?
- plibonigi klasĉambran medion
- instrui respektoplenan traktadon de aliaj
- plifortigi memfidon
- plialtigi empation
- plifortigi senton de kun-estado